Bosnio, inter mizero kaj espero
Kiu estas la situacio en Bosnio pli ol 10 jarojn post la interkonsentoj de Dayton, kiuj finigis la militon, kaj tio, ke nun ili estas objekto de multaj kritikoj?
Ĉi tiuj interkonsentoj nur povas esti interpretitaj en la historia kunteksto de la momento, t. e., ke ĝia ĉefa celo estis finigi la militon kaj esti akcepteblaj por ĉiuj partoj en konflikto. El tio ĉi devenas siaj senkoheroj, la multoblo de la povaj centroj kiuj enhavas: ŝtata ento por la tuta teritorio de Bosnio kaj Herzegovina, Kroata-Islama Federacio (51% de la teritorio) kaj Serbia ento, la Serbia Respubliko (Republika Sprska). Ĉi tiu konstruo estis, de la komenco, provizora konstruo kie ĉiuj implicitaj partoj devis trovi elementojn de kontento: konservo de nura Bosnio kiu grupigu la 3 komunumojn por konservi la pluretnan ŝtaton de antaŭ ol la milito (solvo dezirita precipe de la islamanoj) kaj Serbia Respubliko, rigardita de la serboj kiel embrio de propra ŝtato (aŭ aneksebla al Serbio).
Ĉi tiu ambigueco en la interpreto de la interkonsentoj, al la unio aŭ al la apartigo, estis utila laŭ mallongatempa perspektivo ĉar ĝi permesis halti la militon. Tamen, ĝi kun la paso de la tempo montriĝis tre malhelpa ĉar ĝi blokis la komunan politikon de Bosnia ŝtato kaj estis, kaj ankoraŭ estas, fonto de multoblaj blokadoj kaj kontraŭdiroj tiaj, ke faris, ekzemple, multe pli malfacila la plenumo de la eniraj kondiĉoj en Eŭropa Unio. La kriterioj de eniro en ĉi tiu revita Eŭropo precipe akcentas pri komuna organizo de la defendo, de la polico kaj pri plena kunlaboro kun la Internacia Puna Tribunalo. La kontraŭstaro pri ĉi tiuj punktoj venas precipe de la Serba Respubliko, kie la militaj krimuloj Radovan Karadzic kaj Ratko Mladic estas perceptita kiel militaj herooj de larga parto de la loĝantaro.
Lastatempa artikolo de la revuo Osservatorio sui Balcani (Itala revuo dediĉita balkanaj problemoj) analizadis la historiajn manlibrojn de la tri bosnaj komunumoj por iuj adoleskantoj de 15-16. En Dobrinja, sarajeva kvartalo apud la flughaveno, la instruado de la ĉefaj historiaj eventoj de la 20a jarcento, la tutmondaj unua kaj dua milito kaj la milito de 1992-1995, estas klarigitaj en tute kontraŭdira metodo al du lernejoj lokigitaj 500 metrojn de distanco unu de la alia, nur pro la fakto, ke ĉi tiuj lernejoj (Dobrinja tria kaj Dobrinja kvara) estas apartigitaj pro la Landlimo inter la Federacio de Bosnio kaj Herzegovina kaj la Serba Respubliko. Ĉu eblas rekonstrui landon kie la etna versio kaj la malamo al la aliulo estas entenitaj en la lerneja edukado?
De pli tutmonda vidpunkto, la fakto, ke Serbio estas mergita en aliaj gravaj intertraktadoj por sia estonteco kun Kosovo, ne helpas solvi la estontecon de Bosnio. Kaze de estonta kaj antaŭvidebla sendependeco de Kosovo, multaj serboj antaŭvidas peti kompenson, interŝanĝe al tio, kiu en sia spirito konsistus en la aneksado de la Serba Respubliko al Serbio.
Fakte, la estonteco de la serba ento de Bosnio estas grandparte ludita en Belgrado, kie ŝajne alvenas la unuaj signoj de memkritiko kaj de respondeca aknosko pri la jugoslava milito. Videofilmo montrita dum la juĝo al Milosevic en Hago montrante la masakrojn elfaritaj de la Skorpioj, serba milicia unuo, kiu laboris en firma kunlaboro kun la serba armeo, ŝajnas konsistigi devojigan punkton. La kreskantaj onidirojn de aresto de Ratko Mladic kaj Radovan Karadzic estas interpretitaj por multaj homoj kiel pruvo de la subteno kiun ili ankoraŭ havas de la loĝantaro kaj kiu permesis ilin komforte mem kaŝi kaj eviti la kapton ĝis nun. Se ĉi tiu subteno malfortiĝas en laca kaj pli memkritika loĝantaro, la jaro 2006 povus esti la lasta de ilia libereco kaj bona jaro por la stabiligo kaj la normaligo de la iamaj jugoslavaj landoj.
Dume, la postmilita ekonomia situacio en Bosnio alarme stagnas.
Laŭ raporto de januaro 2006 eldonita de BIRN (Balkana Enketa Raporta Reto), la malriĉeco trafas grandan parton de la loĝantaro de Bosnio kaj Herzegovina. La tutmonda banko konsideras ke preskaŭ 20% de la homoj vivas sub la sojlo de la malriĉeco, kun 150 konverteblaj markoj (KM) ĉiun monaton, tio estas, 75 eŭroj. Tamen, tria parto de la loĝantaro vivas apenaŭ super ĉi tiu sojlo.
La malriĉeco estas pligravigita de treega alta indico de senlaboreco kiu trafas aktuale ĉirkaŭ 510.000 homoj laŭ la laborsindikatoj. Surpriza statistiko en lando de kvar milionoj da enloĝantoj, precipe se oni ĝin komparas kun la oficiala nombro da laboristoj: iom malpli ol 640.000.
Bosnio kaj Herzegovina restas blokita en ciklo de malalta kresko. La mono kiu eniras en la lando estas uzita por financi la ŝtatajn instituciojn pli ol estigi laborpostenojn tra la ekonomia evoluado.
Laŭ longatempa perspektivo, la sola espero de Bosnio kaj de siaj najbaroj estas la perspektivo de integriĝo en la Eŭropa Unio. Bosnio luktas inter mizero kaj espero: mizero de ekonomia situacio stagna, de pliiĝinta malriĉeco, de eksploda socia situacio, de iuj naciismoj en la povo kaj kaptitoj de sia pasintaĵo..., kaj espero de ebla normaligo se la krimuloj de milito estas juĝitaj, se la interrilatoj kun la najbaraj landoj harmoniĝas, se la eŭropa perspektivo konkretiĝas, se fine kuiĝas la kondiĉoj por reveni en pli malferman mondon, tolereman kaj deciditan alrigardi la estontecon sen forgesi la pasinton.
![]()