Sarajevo-Sabadell, Januaro de 2002
La urbo Doboj estas ĉe 150 km en la nordo de Sarajevo. Laŭ la
interkonsentoj de Dayton (Novembro 1995), la teritorio de la urbo estas
dividita inter du entoj, la Federacio de Bosnio kaj Herzegovino kaj la
Respubliko Srpska. Sekve tri novaj urboj estis starigitaj: Doboj, en la
Respubliko Srpska, kaj Doboj-Eosto kaj Doboj-Sudo en la Federacio de
Bosnio kaj Herzegovino.
En la urbo Doboj-Eosto, en la jaro 1999 estis konstruita la rifuĝejo "Duje" por loĝigi provizore la rifuĝintojn kiu revenis al Bosnio Herzegovino el eksterlande kaj tiujn, kiuj ne povis rehavigi al si iliajn domojn ĉar ili estis okupata de aliaj familioj aŭ ili estis detruitaj. La rifuĝejo de "Duje" estis konstruita de la humanitara organizo EMMAÜS Internacia de Francio, kun oficejo en Tuzla, kiu daŭre prizorgis la restadon de la rifuĝintoj en la tendaro.
La rifuĝejo havas elektran konekton, komunikan vojon sed la problemo de la provizo de akvo ne estas solvita. Tamburoj de trinkakvo devas esti transportitaj tien ĉiutage.
La sistemo de akvedukto de Klokotnica estas finita ĝis la dua nivelo de akvo disdonado, tio estas, ĝis la akvujo "Frkati". La ekzistanta puto por la provizo de la sistemo de akvedukto de Klokotnica laboras po 8 horoj tage. Ĉi tio signifas ke la puto havas sufiĉan kvanton da akvo por la provizo de la rifuĝejo.
La teknika solvo por la provizo de la rifuĝejo estus fabriki pumpantan stacion apud la akvujo "Frkati", alporti la akvon ĝis la nova akvujo "Duje" (V=100 m³) sur pli alta altitudo kaj instali pumpilojn ĉe la nova akvujo "Duje" por alporti la akvon al la rifuĝejo.
La kompanio de akvo provizo de Bosnio kaj Herzegovino financis la ĉefan teknikan projekton kun la sama teknika solvo, sed nek la urbo Doboj-Eosto nek la humanitara organizo "EMMAÜS" trovis la financajn rimedojn por la konstruo de la hidroteknikaj instalaĵoj. La provizo de akvo de la rifuĝejo de Duje, la konstruo de pumpanta stacio "Frkati" kaj de akvujo "Duje" ankaŭ ebligus la provizon al la vilaĝoj Subašići, Sofići kaj Kapetanovići kiuj apartenas al la urbo Doboj-Eosto kaj ne havas trinkakvon.
La sanitara situacio en la rifuĝejo estas tre danĝera plejparte pro manko de trinkakvo. Ĉi tial, la provizo de akvo estas grava kaj urĝa problemo.
La Sistemo de Akvedukto por la rifuĝejo de Duje konsistos teknike en:
La pumpanta stacio "Frkati" estas sur flanko de la akvujo "Frkati". Ĝi konsistas el kavo de armita betono per dimensioj 1,7 X 2,2 m, kie oni instalos ambaŭ pumpilojn kun kapablo de q = 7,4 l/s kaj altiga kapablo de 90 m. La pumpanta stacio uzos elektran energion kaj estos provizita per la necesaj aŭtomataj mekanismoj.
La akvujo "Duje" estas konstruo de kutima armita betono. Ĝi konsistas el kamero de akvo kun volumo V = 100 m³ kaj akvobaraĵo. En ĉi tiu akvobaraĵo troviĝas la bariloj kaj la instalaĵoj necesaj por la alveno kaj la eliro de la akvo kaj du pumpiloj por alporti la akvon ĝis la rifuĝejo de Duje je pli alta altitudo. La pumpilo havas kapablon de q = 1,0 l/s kaj altigan kapablon de 40 m.
La akvedukto inter la pumpanta stacio "Frkati" kaj la akvujo "Duje" estos konstruita per tuboj PEHD de diametro 160 mm, klaso 12,5 baroj. Ĝi havos longecon de 1.540 m.
La akvedukto inter la akvujo "Duje" kaj la rifuĝejo estos konstruita per tuboj PEHD de diametro 50 mm, klaso 6 baroj. Ĝi havos longecon de 550 m.
Kablo de signalo estos instalita apud ambaŭ akveduktoj. La tuboj kun
kablo de signalo estos kunmetitaj sur tavolo de sablo en la kanalo
fosita de larĝo b = 0,80 m.
| 1. Konstruo de la pumpanta stacio "Frkati", muntado de la pumpilo kaj instalaĵoj, elektraj instalaĵoj, aŭtomatizado. | 24.500,00 € |
| 2. Konstruo de la akveduktoj: pumpanta stacio "Frkati" - akvujo "Duje" kaj akvujo "Duje" - rifuĝejo. | 28.800,00 € |
| 3. Konstruo de la akvujo "Duje" (movado de tero, konstruoj de armita betono, de masonisto, de muntado, de izoleco kontraŭ la akvo kaj de forĝisto) | 33.700,00 € |
| Subtotal: | 87.000,00 € |
| 4. Elspezoj de administro de Espero (8,5%) | 7.400,00 € |
| Totala de la projekto: | 94.400,00 € |
| TASKOJ | MONATO 1 | MONATO 2 | MONATO 3 | MONATO 4 | MONATO 5 | ||||
| 1 | Teknika dokumentaro | ||||||||
| 2 | Konkurso por la konstruaj laboroj | ||||||||
| 3 | Laboroj de teknikaj konstruoj kaj de muntado | ||||||||
| 4 | Fina akcepto de la laboroj | ||||||||