retorna


INTERNACIA HUMANITARA ORGANIZO

PROJEKTO MS/22/04

EKIPIGO DE AMBULATORIO "NOVI ŠEHER" - KOMUNUMO MAGLAJ (BOSNIO KAJ HERCEGOVINO)

Sarajevo-Sabadell, 2006

 

PRISKRIBO DE LA PROJEKTO

La urbo Maglaj estas je 130 km norde de Sarajevo. Dum la lasta agreso en Bosnio, la teritorio de la urbo Maglaj estis ĉirkaŭita de la serbaj kaj kroataj fortoj kaj restis izolita. Pro la sinsekvaj atakoj, multaj konstruaĵoj en la urbo Maglaj rezultis severe detruitaj.

Antaŭ la milito la urbo Maglaj havis 43.000 enloĝantojn, aktuale ili estas nur 26.000. Krom la urbo Maglaj la municipo konsistas el 20 malgrandaj kamparaj komunumoj kaj tridek vilaĝoj. La urbo Maglaj havas preskaŭ 12.000 enloĝantojn, plimulte gejunuloj.

Pro tio ke la linio de la milita fronto estis apud Maglaj, multaj enloĝantoj forlasis siajn hejmojn kaj multaj publikaj ekipaĵoj estis detruitaj kaj prirabitaj. La samo okazis kun multaj kamparaj sanitaraj ekipaĵoj.

En la urbo Maglaj oni intensigas la penojn por ebligi la revenon en siajn hejmojn de la delokitaj homoj. Nemalhavebla kondiĉo por ebligi ĝin estas povi certigi bazan sanitaran asistadon al la revenitaj.

La vilaĝo Novi Šeher estas je 18 km de Maglaj. Antaŭ la milito, ambulatorio donis sanitarajn servojn al 9.000 enloĝantoj el 10 apudaj vilaĝoj.

Ĉiuj kuracaj ekipaĵoj estis prirabitaj sed la konstruaĵo de la ambulatorio estis nemulte difektita de la milito. Bedaŭrinde, iuj severaj inundoj en julio pasintjare provokis gravajn difektojn en la elementoj de konstruo kaj en la ekipaĵo(j).

Por ebligi la revenon de la delokitajn enloĝantojn en ĉi tiujn vilaĝojn necesas restarigi kaj ekipi la ambulatorio per la mebloj kaj la nemalhaveblaj medicinaj ekipaĵoj.

TEKNIKA PRISKRIBO

Laŭ la urba konsilisto pri Rekonstruo kaj Evoluado de la municipo Maglaj, la plej urĝaj aferoj nun konsistas en la restarigo de la konstruaĵo. Kiam restarigita, la nemalhaveblaj ekipaĵoj devos esti akirita por plibonigi sian funkciadon:

Medicina ekipaĵo por konsulto de ĝenerala medicino (kuraca tabul-lito, bretaro kaj tablo por la instrumentoj, movebla lumo, otoskopio, oftalmoskopio, stetoskopio, arteria tensimetro kaj valizeto de doktoro).
Medicina ekipaĵo por laboratorio pri hematologio kaj biokemio (farmacia skalo, analiza skalo, sekigilo, duokula mikroskopo, fridujo, spektrofotometro, pH-mezurilo, ktp)
Medicina ekipaĵo por konsulto de ĝenerala stomatologio (seĝo de dentisto, pleto por instrumentoj, sterilizatoro, instrumentoj por denta esplorado, instrumentar-kompleto, ujoj kaj ampoloj por dentisto)
Medicina ekipaĵo por apoteko (tablo de receptoj, farmaciaj skaloj, bretoj por medikamentoj, tablo de laboratorio, sterilizatoro, purigilo de akvo, ujoj kaj flakonoj de apoteko)
Medicina ekipaĵo por konsulto pri ginekologio (tablo de ginekologio, uterkolskopio, mikroskopo, instrumentar-kompleto)
Medicina ekipaĵo por konsulto de medicinaj intervenoj (kuraca tabul-lito, pleto por instrumentoj kaj medikamentoj, movebla tablo por instrumentoj, medicina skalo, instrumentar-kompleto por malgranda operacio, oksigenaparato, movebla lumo, sterilizatoro, stetoskopio, arteria tensimetro, aparato de elektrokardiogramo, ujoj kaj boteloj, portebla sako de hospitalo, fridujo, port-lito, ktp)

 

FINANCA PLANO

(Eventuala laŭetapa realigo de la projekto)

1

Inundo- konstruteknikaj laboroj (muroj, plankoj, pordoj, fenestroj)

28.000 €

2

Inundo (detruita medicina ekipaĵo – fizikala medicino)

18.000 €

3

Medicina ekipajxo por biokemia-hematologia laboratorio

3.000 €

4

Medicina ekipajxo por ordinacio de gxenerala stomatologio

7.500 €

5

Medicina ekipajxo por apoteko

2.000 €

6

Medicina ekipajxo por ginekologia ordinacio

6.000 €

7

Medicina ekipajxo por ordinacio de medicinaj intervenoj

5.000 €

 

ENTUTE

70.000 €

 

ESPERO (8,5 %)

5.950 €

 

Entute

75.950 €