Fondado

La internacia humanitara organizo ESPERO estis fondita ĵanuare 1993 en Sarajevo, dum la kruelega agreso kontraŭ Bosnio, laŭ iniciato de membroj de la Esperantista Ligo de Bosnio kaj Herzegovino (ELBkH), kiel sekcio de humanitara helpo de la Ligo. Dum la milito havis ĉirkaŭ 500 membroj kiuj ĝuis de sia protektado kaj, el kiuj, pli ol kvindeko partoprenis active en la realigado de la nunaj projektoj de la asocio. Laŭ la nova Leĝo de Humanitaraj Asocioj de Bosnio kaj Herzegovino, ESPERO registriĝis la 24an de marto 1997 kiel neprofitdona kaj sendependa humanitara organizo.

En majo 1998 en la kataluna urbo Sabadell estis fondita aŭtonoma NRO kun la samaj celoj kaj nomo kaj ambaŭ asocioj federiĝis per kontrakto.