Agada memoro
EDUKA KAJ KULTURAJ PROGRAMOJ
1994-1995: Ĉiusemajna elsendo de la radioprogramo Esperanto el Sarajevo" kaŭzinta grandan resonon en Francio, Italio, la Hispana Ŝtato, Kroatio kaj Germanio. La 73 elsenditaj programoj estis registritaj kaj distribuitaj tra la tuta mondo alportanta nuran kaj imponan vidpunkton pri la tagon post tago de la travivita milito.
1996: Teatraj reprezentadoj de japanaj marionetoj en infanĝardenoj de Sarajevo.
1997: Eldono de la libro "Spite al ĉio Bosnio" kompilado de la eldonitaj radioelsendaĵoj dum la milito al la sieĝita Sarajevo. Publikaj prezentoj en Barcelona kaj en Sarajevo, ĉe la Ambasadejo de la Loka Demokratio.
1996-1998: Ferioj de Bosniaj infanoj en Katalunio kaj en Francio kaj ferioj de Katalunaj infanoj en Bosnio.
PROGRAMOJ DE KRIZO HELPO
1992-1996:
Disdonado de necesbazaj materialo kaj varoj al la enloĝantoj de Sarajevo kaj Mostar dum la milito. Kunlabore kun aliaj humanitaraj organizoj, ESPERO kolektis kaj distribuis 3 tunojn da manĝaĵoj, 2 tunojn da vestaĵoj kaj 50.000 germanaj markoj.
Informservo por la familioj pri la soldatoj kaj pri la malaperigituloj, delokituloj aŭ rifuĝintoj.
Servoj por la handikapuloj kaj maljunuloj, kolekto kaj disdonado de medikamentoj, provizo de akvo kaj varmigaĵoj. Pli ol 50 membroj de la asocio faris milojn da servoj al centoj da homoj.
1999: Kampanjo "1.000 familiaj racioj por la kosovaraj rifuĝintoj en Bosnio”. Lanĉita kampanjo por provizi la kosovarajn rifuĝintojn en Bosnio per po familia necesbaza racio de manĝaĵoj kaj higiena materialo.
Ekspedo de du kamionoj kun 25 tunoj da necesbazaj varoj ofertitaj de la "Fons Català de Cooperació" por la samaj kosovaraj rifuĝintoj en Bosnio. Partopreno en la sama projekto de la Universala Asocio de Esperanto de Rotterdam kaj la Esperantista Asocio de Tuluzo (Okcitanio). 2000 racioj distribuitaj al rifuĝintaj familioj kaj 200 racioj por familioj kun beboj.
2003: Kampanjo "Ni helpu la familion Zvirac!, ni savu Vasvija-n".
Organizita kampanjo por pagi antivirusan kuracadon al Vasvija Zvirac, malsana pri Hepatito C. Livero de ribavirina, naturaj medikamentoj kaj 4.000 Eŭroj dank' al la donaco de la Helpa Grupo kontraŭ la Hepatito C de Sabadell kaj de individuaj donacoj.
TEKNIKAJ PROGRAMOJ
1997-1998: Restaŭrado de la hospitalo de Tesanj. Ambulatorio pri urĝaĵoj. Departemento de internaj malsanoj. Totalo de la projekto: 600.000 EUR.
Ento iniciatinta la projekton: Magistrato de Sankta Perpètua de Mogoda.
Kunlaborantaj entoj:
Fons Català de Cooperació
Diputación de Barcelona
Asocio de Konstru-entreprenistoj de Sabadell
Eŭropa Komunumo (programo Eĥo)
1998-2000: Akveducto Klokotnica. Plenumo de la bazaj laboroj por la provizo de akvo al 80% de la enloĝantoj de la vilaĝo Klokotnica: teknika projekto, ĉefa tubo, akvujo, pumpad-stacio kaj transform-stacio. Totalo de la projekto: 97.000 EUR.
Ento iniciatinta la projekton: Sant Quirze Solidari
Kunlaborantaj entoj:
Magistrato de Sant Quirze del Vallès
Fons Català de Cooperació
Diputación de Barcelona
Companyia d’Aigua de Sabadell (CASSA)
Sabadell Solidari
2000-2003: Ekipado de Sanitara Centro kaj de Ambulatorioj en la urbo Doboj-Est (en kiu Klokotnica estas inkluzivita). Totalo de la projekto: 54.000 EUR.
Ento iniciatinta la projekton: Sant Quirze Solidari
Kunlaborantaj entoj:
Magistrato de Sant Quirze del Vallès
2000-2003: "Malkunprema kasono Gnječe"
Konstruo de malkunprema kasono por la provizo al 30 domoj de la vilaĝo Palučci (Klokotnica). Totalo de la projekto: 18.000.EUR
Kunlaborantaj entoj:
Sant Quirze Solidari
Diputación de Barcelona
Companyia d’Aigua de Sabadell (CASSA)
Sabadell Solidari
2004-2005: "Levado de akvo al la vilaĝo Habibovići".
Kadrita en la ĝenerala projekto, "Akvedukto Klokotnica"; instalado de pumpad-stacio en la nuna reto por provizi trinkakvon al 200 domoj de la vilaĝoj Habibovići, Gnječe kaj Brdani. Totalo de la projekto: 6.500 EUR
Kunlaborantaj entoj
Companyia d’Aigua de Sabadell (CASSA)
Sabadell Solidari
2004..."Ekipado de la ambulatorio de Novi Šeher (Maglaj)"
Totalo de la projekto: 30.000 EUR
* Kunlaborantaj entoj
Sant Quirze Solidari
Totalo financita ĝis hodiaŭ (31.12.05): 30 %
2005... "Suho Polje, la projekto de la kunloĝado"
Totalo de la projekto: 206.801 EUR
Kunlaborantaj entoj
Serbia Respubliko
Totalo financ ĝis hodiaŭ (31.12.05): 12 %