Strukturo
Ambaŭ branĉoj de la NRO estas regitaj de Komitato kiun formis 5 homoj kaj elektita de la Ĝenerala Asembleo de membroj. La Komitato nomas la Direktoron de la ento kaj decidas la laboran programon de, almenaŭ, unu jaron.
La Direktoro elfaras ĉiujn funkciadajn taskojn kune kun la Projektaj Kunordigantoj, kiujn kunordigas la Direktoro kaj prizorgas iliajn honorariojn.
Nun, en la sarajeva oficejo, sekretario laboras plentage kaj kontisto part-tage.
En la sabadelja oficejo ĉiuj taskoj estas farita de libervolontuloj.
Teknikaj kaj organizaj kapablojEn la organizo oni kalkulas kvalifikitajn personojn en diversaj kampoj de la ekonomio kaj de la socia vivo. Ĉi tiu teamo kapablas elfari ekipaĵkonstruajn projektojn por la socia, infana aŭ sana protekto, la edukado aŭ la sporto kaj taŭge ekipi ilin; por la organizo de humanitara agado aŭ manifestacioj (kulturaj, sportaj, ktp) kiuj celas la kolekton de mono kaj rimedoj por la diversaj bezonoj de la humanitara helpo.
Dank' al la akiritaj spertoj kaj laŭ la montritaj kapabloj, ESPERO povas oferi siajn servojn en aliaj landoj de la mondo kie ili estas necesaj.