retorna

INTERNACIA HUMANITARA ORGANIZO

PROJEKTO SP/25/04

AKVEDUKTO POR LA VILAĜO SUHO POLJE EN LA URBO DOBOJ-EOSTO
(BOSNIO KAJ HERZEGOVINO)

Sarajevo-Sabadell, 2006

PRISKRIBO DE LA PROJEKTO

La urbo Doboj estas ĉe 150 km norde de Sarajevo. Laŭ la interkonsentoj de Dayton (Novembro 1995), la teritorio de la urbo estas dividita en du entoj, la Federacio de Bosnio kaj Herzegovina kaj la Serba Respubliko. Sekve tri novaj urboj stariĝis: Doboj, en la Serba Respubliko, kaj Doboj Orienta kaj Doboj Suda en la Federacio de Bosnio kaj Herzegovino.

La vilaĝo Suho Polje apartenas al la urbo Doboj, en la Serba Respubliko. La enloĝantoj estas serboj kaj bosnoj (aprox. 900 bosnoj kaj 600 serboj). La bosnaj enloĝantoj estis elpelitaj dum la milito kaj nun 60 % el ili revenis al siaj hejmoj.

La vilaĝo Suho Polje estas for 10 km de Doboj, en la maldekstra marbordo de la rivero Sprea, apud la vilaĝo Klokotnica. Suho Polje havis 1.500 enloĝantojn antaŭ la milito. La vilaĝo troviĝis inter la du linioj de la milita fronto kaj multaj domoj kaj infrastrukturoj estis detruitaj.

Antaŭ la agreso en Bosnio, la vilaĝo havis nesufiĉan provizon de akvo de malgranda fontano tiel, ke nur permesis neregulan provizon. Sed dum la milito, la reto de la akveducto estis tute detruita kaj la aktualaj respondeculoj de la urbo estas interesitaj pri la solvo de ĉi tiu problemo. Ĉi tial, la urbo Doboj financis esploradon apud la rivero Sprea, kie ili trovis, je 70 metrojn de profundo, kvanton da 5 l/s de trinkakvo. Sed, por sekvi kun la laboroj, la urbo ne havas financajn rimedojn.

Por solvi la provizon de akvo por la enloĝantoj de Suho Polje kun sukceso oni faris la teknikan projekton. Dank' al la interveno de la Serba Respubliko (25.000 eŭroj de sia 2005a buĝeto) akvo-tanko povis esti konstruita sur la puto kaj oni povis aĉeti du pumpilojn. Nuntempe financoj estas serĉata por la aliaj necesaj infrastrukturoj celante plenumi la projekton. (elektra provizo, izol-laboroj, mason-laboroj, akvo-kondukiloj, ktp).

La konstruo de la akvedukta sistemo grave rapidigus la revenon de rifuĝintoj en la vilaĝon kaj plibonigus la vivkondiĉojn de ĉiuj enloĝantoj. Temas, cetere, pri projekto kiu interesas por la kunvivado de du nacioj, serboj kaj bosnoj, kaj pro ĉi tiu valoro kiel modelo kaj de reveno al la normaliĝo, la registaro de la Federacio kaj ankaŭ la registaro de la Serba Respubliko estas tre interesita pri ĝia antaŭenirigo.

TEKNIKA PRISKRIBO

La akvedukto por la vilaĝo Suho Polje konsistas el puto kun pumpstacio, tubo por akvo sub premo, akvujo kaj reto por akvo-provizo.

La puto jam estas traborita kaj inspektita kaj estas apud la detruita fervoj-linio Tuzla-Doboj, en la vilaĝo Suho Polje, je 150 m super la nivelo de la maro. La kapacito de la puto estas de 5 l/s kaj la akvo estas eltirita je 70 m de profundo, sub la rivero Sprea.

Sur la puto, kie estas la disponebla akvokvanto, estas necese konstrui akvo-ĉambron kaj akvobaraĵon por la bariloj, la pumpilo kun kapacito q = 5 l/s, la levo de la akvo, kiu estas de H=70 m kaj la elektraj instalaĵoj. Por la elektra provizo, estas necesa instali tie elektran kablon (380 V) 300 m longa.

De la puto ĝis la ĉefa akvujo, la tubo de akvo devas esti instalita je premo de PEHD kaj de diametro 110 mm, klaso 10 baroj. La tubo havos longecon de 820 m. Signal-kablo estos instalita apud la tuboj. La tuboj kun la signal-kablo estos etenditaj sur tavolo de sablo en la fosita kanalo de 1 m larĝa.

La volumo de la ĉefa akvujo devas esti :

V = 2.000 X 0,120 X 50% + 2 X 3.600 X 0,01 = 120 + 72 = 192 m³.

La akvujo estas je 200 m super la nivelo de la maro kaj konsistas el akvobaraĵo kaj du ĉambroj de akvo. La akvujo estas konstruo de normala armita betono farita fabrikita per hidraŭlika betono kun la necesa izolado kontraŭ la akvo kaj la bariloj en la akvobaraĵo.

Por provizi akvon por la domoj 200 m super la nivelo de la maro, ni bezonas pump-stacion Buster kaj akvujon de volumo 100 m³.

La reto de akvedukto de la akvujo ĝis la domoj de la enloĝantoj de la vilaĝo devas garantii la estingo de fajroj kun kapacito de q=10 l/s, kaj la diametro de la tubo devas esti de �100 mm. La tuboj estas de klaso 6 baroj, de PEHD kaj 7.000 m longaj. La tuboj estos etenditaj sur tavolo de sablo en la kanalo fosita je larĝo de 0,80 m.


FINANCA PLANO

1

Aĉeto, livero kaj muntado de du pumpiloj.

10.000 EUR

2

Konstruo sur la puto, muntado de ŝranko de komando, elektraj instalaĵoj kaj kabloj de signalo.

15.000 EUR

3

Fosado kaj rekobrado de kanaloj, livero, muntado kaj kontrolo de tuboj de PEHD, de diametro 110 mm, tipo 10 baroj, kaj de la kablo de signalo inter la puto kaj la akvujo.

820 X 30 ml =

24.600 EUR

4

Fosado kaj rekobrado de la laboroj de fundamentoj, de armita betono, de muntado, izolado kontraŭ la akvo, lad-laboroj, inkludante la baron ĉirkaŭ la akvujo de volumo V = 200 m.

200 X 250 m =

50.000 EUR

5

Konstruo de la pump-stacio Buster kun la pumpiloj kaj la elektra provizo.

5.000 EUR

6

Fosado kaj rekobrado de la laboroj de fundamentoj, de armita betono, de muntado, izolado kontraŭ la akvo, lad-laboroj, inkludante la baron ĉirkaŭ la akvujo de volumo V=100 m.

100 X 300 m=

30.000 EUR

7

Aĉeto, livero, muntado kaj kontrolo de la tuboj de PEHD inter la akvujo kaj la vilaĝoj diametro 100 mm, klaso 6 baroj (la enloĝantoj fosas kaj ili mem kovras la kanalojn).

 

7.000 X 8 ml =

56.000 EUR

Totalo

190 600 EUR

Elspezoj de administro de ESPERO

8,5 % X 190.600 =

16.201 EUR


Totalo

206.801 EUR

retorna